Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE), 2016. — 334 p.
Joseph Kreitz verkis en la jaroj 1972 kaj 1981 la du unuajn volumojn pri la historio de blindulesperantista movado. La trian volumon kompilis Raymond Gonin kaj Rudolf Krchňák, kaj ĝin finredaktis Attila Varro en 1990. Tiuj ĉi volumoj aperis en la brajla skribo kaj kovras la agadon ĝis 1939. La brajla eldono kuŝas ĉe homoj sub miloj da fingroj kaj en kelkaj porblindulaj bibliotekoj.
Por ke la pere de Esperanto starigita internacia kunlaboro inter blinduloj iĝu konata pli vaste, la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) decidis eldoni la historian verkon ankaŭ platskribe. La originala verko enhavas kelkajn korektojn kaj kompletigon de kvara volumo pri la postmilita tempo kaj kelkdekon da biografioj.
Dezirinde estas, ke la libro aperu nacilingven por atingi la grandan publikon. Pere de tradukoj de historia verko nacilingven LIBE celas disvastigi konon de la kulturo de Esperanto inter viddifektitoj.